La mondo brilanta
I. Dum sep tagoj bunta tumulto de afi^soj proklamadis al la urbanoj eksterordinaran elpa^son en la cirko "Soleil" de "Homo de Duopa Stelo"; ankorau neniam oni tiom multe paroladis pri tiaspecaj aferoj en gajantaj salonoj, malantau teatraj kulisoj, en restoracioj, bierejoj kaj kuirejoj. Vere, la cirka arto ankorau neniam promesis tiom multe, - ne logadis emociojn en la regionon de scivolemo, kiel nun. E^c la atleta lukto - la plej ^satata amuzo de degenerintaj spiritaj heredantoj de Nerono kaj Elagabalo - foriris al la dua plano, kvankam jam estis venintaj kaj promenadis demonstre sur bulvardoj bestaj korpegoj de Greper kaj Noir - negro el afrika Liberio, - fumante dikegajn cigarojn, por mi... This book was created using print-on-demand technology.
Get BookMosh